Sankt Wolfgang im Salzkammergut | |||
---|---|---|---|
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Supra Aŭstrio | ||
Regiono | Traun-kvartalo | ||
Distrikto | distrikto Gmunden | ||
Poŝtkodo | 5360 | ||
Aŭtokodo | GM | ||
Telefonkodo | 06138 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 770 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 44′ N, 13° 27′ O (mapo)47.73833333333313.448055555556Koordinatoj: 47° 44′ N, 13° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 548 m [+] | ||
Areo | 56,6 km² (5 660 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sankt Wolfgang im Salzkammergut [+] | |||
Sankt Wolfgang im Salzkammergut - estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio, al la regiono Traun-kvartalo kaj al la distrikto Gmunden - kaj, kiel indikas la nomo - krome al la historia regiono Salzkammergut. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 770 loĝantoj sur areo de 56,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 49 loĝantoj/km².
Inter germanlingvanoj la loknomo estas relative konata: en 1930 en Berlino premieris muzikalo, kiu temas pri hotelo en la pitoreska komunumo, ĉe la antaŭalpa lago Wolfgangsee. La scenaro kaj muziko reflektas la pozitivajn antaŭjuĝojn, kiujn tiam multaj grandurbanoj havis pri dolĉa feri-etoso en tia hotelo, kies gastoj nur pasigus siajn tagojn per bona manĝado, flirtoj kaj enamiĝoj, iom da promenado en la sunlumo kaj foje dancado de valso. Jam en 1926, poste en 1935, 1952, 1960 (kun Peter Alexander kiel kantanta kelnero), 1967, 2008 kaj 2013, filmaj adaptoj de la kiĉa scenaro alportis la emocie troigitan muzikalon al kinejoj kaj televidiloj en ĉiuj anguloj de Mezeŭropo, kaj konsekvence aparte en la 1930-aj, 1950-aj kaj 1960-aj amase turistoj alvenis por mem flari la dolĉan etoson de la filmoj.
La vilaĝo nomiĝis por Sankta Volfgango el Ratisbono.